El Popola Ĉinio>头条新闻>

Shenyang starigis portempan vakcinejon

| 2021-04-16
Bookmark and Share

1127326090_16183129794511n.jpg


Lastatempe la gimnastikejo Dadong de Shenyang-urbo estis reformita kaj fariĝis portempa vakcinejo. Ĉiutage almenaǔ 6 000 dozoj da vakcinoj estas inokulitaj tie.





La vakcinejo okupas la terareon de 4 000 kvadrataj metroj. En ĝi estas ok zonoj kun malsamaj funkcioj, ekzemple por skano de dudimensia kodo kaj mezuro de korpa temperaturo, por atendado antaǔ vakciniĝo, por registro de vakcinado, por savado de nenormala reakcio ktp. En ĉiu zono estas sciiga tabulo ĉe evidenta loko, kaj laboristoj gvidas la homojn, por ke ĉiu eniru kaj eliru laǔ unusola direkto observante la rekomendatan socian distancon.


Redaktoro: Xie Ruifeng





 

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments