Mila ĉin-eŭropa kargotrajno el Shaanxi

| 2021-04-14
Bookmark and Share

La 13-an de aprilo en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi de nordokcidenta Ĉinio, komenciĝis la mila vojaĝo de ĉin-eŭropa kargotrajno ĉi-jare.


QQ图片20210414123848.png


La trajno X9041 kun 50 vagonoj kunportantaj biciklojn, ludilojn, telerlavilojn kaj aliajn varojn forlasis Xi'an al Kazaĥio kadre de la ĉin-eŭropa kargotrajna servo, kiu ankaŭ servas la Centran Azion.


QQ图片20210414123851.png


Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, la kompanio asignis la ĉin-eŭropan kargotrajnan servon por minimumigi la efikon de la pandemio de KOVIM-19 sur la internaciajn industriajn ĉenojn kaj proviz-ĉenojn, klarigis administranto de la kompanio.


Ĝis la 12-a de aprilo en Xi'an oni jam traktis 41 286 ŝarĝveturilojn per la ĉina-eŭropa kargotrajna servo, kresko je 26.76 elcentoj kompare kun la pasinta jaro.


QQ图片20210414123854.png


Ĉar la pandemio de KOVIM-19 multe influis la maran kaj aeran transport-kapaciton, la ĉin-eŭropa kargotrajno ludis gravan rolon en stabiligo de la internacia fervoja loĝistiko. La servo certigis glatan transportadon de varoj, inkluzive de materialoj por regado de la pandemio.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments