El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj diskonigas pri Wuhan

| 2021-04-13
Bookmark and Share


La 12an de aprilo en la Blua Halo de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj okazis diskonigo por Hubei-provinco sub la temo "Heroa Hubei: renaskiĝo por nova gloro". Wang Yi, ministro pri eksterlandaj aferoj, faris paroladon. Ying Yong, sekretario de Hubei-provinca kompartia komitato, kaj Wang Zhonglin, sekretario de la Wuhan-urba kompartia komitato, faris diskonigon. Ĉirkaŭ 500 homoj ĉeestis la aktivecon, inkluzive de Wang Xiaodong, estro de Hubei-provinco, gvidantoj de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, eksterlandaj senditoj en Ĉinio, reprezentantoj de internaciaj organizoj en Ĉinio, ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj kaj raportistoj.



Wang Yi diris, ke la 8a de aprilo estis la unua datreveno de "malblokado" de Wuhan. Wuhan estis la unua loko kiu raportis kaj regis la epidemion de KOVIM-19, kaj ĝia unua datreveno de "malblokado" estas ne nur memorinda kaj celebrinda de la ĉina popolo, sed ankaŭ altiras atenton de la tuta mondo. La aktiveco estas ĝis nun la plej grandskala kaj tiu kun plej granda nombro de ĉeestantoj inter eksterlandaj senditoj kaj reprezentantoj. Ĝi montras la agnoskon de la kontraŭepidemiaj atingoj de Hubei kaj Wuhan kaj prezentas la atendojn de ĉiuj flankoj pri disvolvaj perspektivoj de Ĉinio post la epidemio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments