El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Statuo de memfotanta pando allogas turistojn en Sichuan!

| 2021-04-12
Bookmark and Share

Statuo de granda pando sin fotanta fariĝis la plej nova allogaĵo en la provinco Sichuan, fama loko pro la grandaj pandoj. La skulptaĵo estas 26.5 metrojn longa, 11 metrojn larĝa kaj 12 metrojn alta. Ĝi troviĝas sur la placo Yangtianwo de la urbo Dujiangyan kaj prezentas kuŝantan grandan pandon sin fotanta per poŝtelefono.












La statuo estas kreaĵo de la nederlanda artisto Florentijn Hofman, kiu estas ĉefe konata pro alia verko, la Kaŭĉuka Anaso. La panda statuo pezas 130 tunojn kaj 3 milionoj da rustorezistaj ŝtalaj dratoj estis uzitaj por krei ĝian nigran kaj blankan felon. Laŭ Hofman, la panda statuo estas inspirita de rakonto pri vera granda pando, kiu vagadis tra la urbocentro de Dujiangyan en 2005. Lokaj aŭtoritatoj planas lanĉi pliajn agadojn por ke vizitantoj interagu kun la statuo. Ĉirkaŭ 70 grandaj pandoj loĝas en la urbo Dujiangyan, allogante pli ol 20 milionojn da turistoj ĉiujare.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments