Ĉinio varbos diplomitojn por instrui en kamparo

| 2021-04-08
Bookmark and Share

Ĉinio planas varbi 84 330 universitatajn diplomiĝintojn kiel instruistojn en kamparaj baz- kaj mez-lernejoj en 2021 por antaŭenigi kamparan vigligon, anoncis la Ministerio de Edukado la 7-an de aprilo.



La varbado estas ĉefe por la iam malriĉaj regionoj kaj tiuj loĝataj de etnoj por solidigi la rezultojn de reduktado de malriĉeco, laŭ anonco publikigita de la ministerioj pri edukado kaj pri financo.


La programo celas plibonigi instruadon de iuj malfortaj fakoj en kamparaj lernejoj kiel artoj, fremdaj lingvoj kaj teknologio pri informado. Ĝi ankaŭ alvokis klopodojn por certigi salajrojn kaj socian sekurecon de la instruistoj.


Ĉinio lanĉis la programon en 2006, celante sendi universitatajn diplomitojn al kamparaj regionoj kun nesufiĉaj instruaj rimedoj de deviga edukado.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments