Turismo revigliĝas en Wuhan

| 2021-04-08
Bookmark and Share


Preskaŭ unu jaron post la fino de blokado, turismo revigliĝas en Wuhan, urbo forte trafita de la epidemio de KOVIM-19 pasintjare, en la provinco Hubei de centra Ĉinio. En la ĵus finita tritaga Qingming-festo, Wuhan estis inter la dek ĉefaj enlandaj turismaj cellokoj, afero neimagebla antaŭ unu jaro.


Turistoj el la provinco Hubei kaj ĉiuj aliaj partoj de la lando vizitis la vidindejojn de la urbo dum Qingming-festo, kiu finiĝis lunde.


Ili rigardis sakurojn en Wuhan-a Universitato kaj ĉirkaŭ Donghu-lago, vizitis la faman Turon de Flava Gruo, kaj gustumis lokajn manĝetojn kaj varmajn sekajn nudelojn ĉe butikstratoj.


Laŭ pluraj ĉinaj interretaj vojaĝplatformoj, Wuhan estis inter la dek ĉefaj enlandaj turismaj cellokoj dum la festaj ferioj. Wuhan ankaŭ estis inter la dek urboj, kies loĝantoj plej volas vojaĝi.


Glaciaĵo en la formo de la Turo de Flava Gruo famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj tuj post kiam ĝi aperis en la merkato dum la festo, ĉar multaj turistoj publikigis fotojn kaj filmetojn pri si mem kun la glaciaĵo.


Dimanĉe la turo allogis 27 000 turistojn, laŭ raportoj de amaskomunikiloj de Wuhan.


Laŭ la retejo de la departemento pri kulturo kaj turismo de Hubei, la provinco ricevis 11.7 milionojn da turistoj dum la tritaga feriado, tio egalas al ĉirkaŭ 60 procentoj de la totala nombro dum Qingming-Festo en 2019.


Fakuloj pri turismo prognozas, ke la venonta Tago de Laboristoj estos la "plej furora ora semajno por vojaĝo en la historio", kaj tio validas ankaŭ por Wuhan.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments