El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis varbado de Saĝ-Demonstra Kampanjo: tutmondaj junuloj, diru al ni vian projekton!

| 2021-04-07
Bookmark and Share

0689ba66-a3ba-4054-b695-cb423d22c042.jpg


Lastatempe la pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj Mondo kune lanĉis la programon Dialogo de Tutglobaj Junularaj Gvidantoj, kio komencis la varbadon de Saĝ-Demonstra Kampanjo al mondaj junuloj por iliaj kreivaj projektoj en kvin kampoj: konstruo de la homara komunumo de komuna estonteco, amplekseca disvolviĝo, teknologio kaj novigo, mediprotekto kaj kulturo. Per la varbado, oni celas veki saĝojn de la junularo por solvi mondajn defiojn.


Oni elektos dek plej reprezentecajn kaj kreivajn projektojn el la varbitaj, kaj en junio la rezulto publikiĝos en la forumo sub Dialogo por Junaj Eminentuloj. Tiuj kanditatoj, kies projektoj ne estis elektitaj, havos prioritatojn partopreni en aliaj aktivecoj de la dialogo.


微信图片_20210407090329.jpg


En 2021 la dialogo okazigos serion da aktivecoj, ekzemple inviti alilandajn junulojn viziti Ĉinion, aranĝi forumon por junaj eminentuloj kaj tiel plu. Oni starigos novan platformon por ke la monda junularo interŝanĝu opiniojn, plimultigu sciojn kaj plifortigu amikecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments