【E-radio】Ĉinio reviziis apendicojn al fundamenta leĝo por plibonigi elektan sistemon de Hongkongo

| 2021-04-06
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina junulo vendas nubojn!
– Ekveturis la unua kargotrajno inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj
– La radioteleskopo FAST estas malfermita al astronomoj de la tuta mondo
– Ĉinio reviziis apendicojn al fundamenta leĝo por plibonigi elektan sistemon de Hongkongo
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Ĉina junulo vendas nubojn!
 
La ĉina junulo Yu Gongjin ŝanĝis sian ŝatokupon rigardi nubojn en enspezigan komercon per farado de ornamaĵoj kun artefaritaj nuboj konservitaj ene de ili. En 2020, li vendis preskaŭ 500 milojn da tiuj produktoj per retkomercaj platformoj kaj enspezis preskaŭ unu milionon da juanoj.
 
– Ekveturis la unua kargotrajno inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj
 
La 31-an de marto ekveturis la unua kargotrajno inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj, plena de industriaj produktoj, el la internacia fervoja haveno de Changsha-urbo, en Hunan-provinco de centra Ĉinio. Ĝia vojaĝo al Hanojo de Vjetnamio daŭras sep tagojn.
 
– La radioteleskopo FAST estas malfermita al astronomoj de la tuta mondo
 
Ekde la 31-a de marto, la 500-metro-apertura sfera radioteleskopo FAST de Ĉinio invitas mondajn astronomojn por observado. FAST estas la plej granda kaj plej sentema unuapertura radioteleskopo en la mondo. Ĝi kapablas ricevi elektromagnetajn signalojn el la distanco de pli ol 10 miliardoj da lumjaroj.
 
– Ĉinio reviziis apendicojn al fundamenta leĝo por plibonigi elektan sistemon de Hongkongo
 
La 27a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso aprobis per ĉiuj voĉoj la nove reviziitan version de la apendicoj I kaj II de la Fundamenta Leĝo de Hongkongo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke kadre de la principo “unu lando, du sistemoj” kaj la Bazaj Leĝoj de Specialaj Administraj Regionoj, eblas kunigi fortojn por disvolvi la Grandan Golfan Areon.
 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments