El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantistoj de Jiamusi-urbo vizitis tombon de Verda Majo

| 2021-04-06
Bookmark and Share

La 1-an de aprilo esperantistoj de Jiamusi-urbo, Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio, vizitis la tombon de Verda Majo en la martir-tombejo de Jiamusi. Ili rememoris ŝiajn kontribuojn dum la Kontraǔjapana Rezistmilito. Al la aktiveco ĉeestis Wang Qingjia, prezidanto de la Heilongjiang-a Esperanto-Asocio.


Tombo de Verda Majo kaj ŝia edzo Liu Ren


Kunfotiĝo de jiamusi-aj esperantistoj post la vizito


En la tombejo, esperantistoj omaĝis al Verda Majo per floroj kaj silente funebris tri minutojn.


Poste, Liu Xiumei, instruisto por E-komencantoj, diskonigis al ili pri la vivo de Verda Majo. Ankaǔ Wang Qingjia proponis ilin bone lerni Esperanton kaj fari sian kontribuon kiel Verda Majo por disvolviĝo de la lingvo kaj pordmalfermo de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments