El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita la blanka libro Malriĉec-reduktado: Ĉinaj Spertoj kaj Kontribuoj

| 2021-04-06
Bookmark and Share


La 6-an de aprilo la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Malriĉec-reduktado: Ĉinaj Spertoj kaj Kontribuoj. La libro retrorigardas la malriĉec-reduktajn agadojn en la pasinta jarcento, faritajn de la ĉina popolo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), precipe la batalon kontraǔ malriĉeco komencitan post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en 2012. La batalo estis gvidita, aranĝita kaj kontrolita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, unuiginte la fortojn de la tuta partio, la tuta lando kaj la tuta socio. La atingoj akiritaj de Ĉinio kaj kontribuoj al la mondo estas ĉiuflanke prezentataj en la blanka libro.


La blanka libro mencias, ke reduktado de malriĉeco de la lando eniĝis en la novan periodon kiam disvolvado de la lando paŝis en la novan epokon. Ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, post ok-jara strebado, Ĉinio laǔplane plenumis siajn taskojn je la fino de 2020.


La blanka libro emfazas, ke nuliĝo de ekstrema malriĉeco en Ĉinio, kie vivas kvinono de la monda loĝantaro, signifas, ke la lando jam pli frue je dek jaroj atingis la unuan celon de la Agendo de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluigo en 2030. Tio estas ne nur mejloŝtona afero por la ĉina nacio, sed ankaǔ granda afero por malriĉec-reduktado de la homaro. Ĉinio kontribuas multe por tiu ĉi tutmonda afero kaj la homara progreso.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments