El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandanoj rakontas siajn kvarantenajn spertojn en Ĉinio

| 2021-04-06
Bookmark and Share

Aimee Swann ne atendis festi sian 45-jariĝon dum kvaranteno en hotelo en Kantono, Guangdong-provinco de suda Ĉinio, post eniro en Ĉinion el Britio kun siaj du filinoj, ambaŭ sub la aĝo de kvar jaroj.


WeChat Image_20210406101614.jpg


Surprizite, Swann ricevis de la hotelaj funkciuloj naskiĝtagan kukon tiutage, kiu iagrade konsolis ŝin dum ŝi estis je miloj da mejloj for de aliaj familianoj.


Samkiel Swann, aliaj spertintoj de eniro kaj kvaranteno en Ĉinio en la pasintaj monatoj estis konfuzitaj de adjektivoj kiel "severega" aŭ "malhumana", uzitaj de kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj por priskribi la enirpolitikojn de Ĉinio meze de la pandemio, kiuj estas evidente ne kongruaj kun la faktoj.


Rachel George atingis la urbon Xiamen de la provinco Fujian, el Usono, en la pasinta oktobro. Ŝi estis tre impresita kiel Ĉinio administris la tutan procezon. "Mi sentis min sekura kaj prizorgata; ĉio iris glate, kaj la sperto estis tiel plaĉa kiel kvaranteno povus esti," ŝi diris.


Veraj enir-spertoj


WeChat Image_20210406101618.jpg


Ĉinio malfermis sian pordon al dekmiloj da eksterlandanoj en la periodo de la pandemio kaj provizis kvarantenajn servojn al ĉirkaŭ 125 mil eksterlandanoj venantaj al Ĉinio nur en 2020, laŭ statistikoj publikigitaj de la Nacia Enmigrada Administracio en januaro.


"Ĉio iris sufiĉe glate post mia surteriĝo en Ŝanhajo. Ĉio estis rapida kaj tre efika," diris Keira Hart, 38-jara instruistino el Nottingham, Britio. Hart akceptis pergorĝan kaj pernazan KOVIM-19-teston en la flughaveno de Ŝanhajo kaj estis refoje testita antaŭ ol esti eligita el la 14-taga kvaranteno en hotelo pasintnovembre.


Hart deklaris, ke ŝi ne taksas la dokumentan proceduron por vizpeto kiel komplika, ĉar ŝia dunganto, loka infanĝardeno, bone preparis ĉiujn dokumentojn. "La procezo ekde mia kandidatiĝo al la posteno daŭris nur kelkajn semajnojn," ŝi diris.


George havis sian invitleteron preparitan de sia dunganto en Ĉinio, kaj bezonis prezenti test-raporton pri KOVIM-19 validan por la 48 horoj antaŭ sia flugo al Ĉinio, kiu estis "eble la plej streĉiga parto de la vojaĝo", ŝi komentis.


Hart rememoris, ke daŭris ĉirkaŭ kvar horojn ekde surteriĝo en Ŝanhajo ĝis alveno al la kvarantena hotelo. "Alveninte, la flughaveno estis tre bone organizita, starigita kiel unudirekta sistemo por trairi ĉiun paŝon, plenigi formularojn kaj esti testita pri KOVIM-19," ŝi diris. "Estas klarigoj kaj multe da personaro por helpi."


Hart pagis 7 000 juanojn por la 14-taga kvarantena hotelo, kun manĝaĵoj kaj testoj inkluzivitaj. "La kosto estas akceptebla," ŝi diris.


Swann, kiu estis en kvaranteno kun infanoj, ricevis helpon de la hotelaj laboristoj en Kantono. "Ili sendis aron da ludiloj kaj ankaŭ senpagajn fruktojn. Ili estis tre helpemaj kaj afablaj," rakontis Swann. Dum la kvaranteno, Swann povis kontakti lokan superbazaron, kiu liveris al ŝi ĉion, kion ŝi bezonis, ene de unu horo.


Kiuj povas eniri Ĉinion?


WeChat Image_20210406101621.png


Nuntempe, laŭ la plej novaj politikoj, la eksterlandanoj, kiuj povas eniri Ĉinion, inkluzivas tiujn, kiuj havas diplomatajn, oficialajn, invitajn aŭ C-vizojn; tiujn, kiuj havas dumvivan restadpermeson en Ĉinio; tiujn, kiuj havas validajn restadpermesojn pro laboro, personaj aferoj aŭ rekuniĝoj en Ĉinio; kaj tiujn, kies vizoj estis provizitaj post la 28a de marto 2020.


Eksterlandano kun restadpermeso pro laboro, personaj aferoj aŭ rekuniĝoj, kiu senvalidiĝis post la 28a de marto 2020, povas peti novan vizon por eniri Ĉinion ekde la 28a de septembro 2020, laŭ oficiala avizo publikigita la 23an de septembro 2020.


Ĝenerale Ĉinio provizis pli da oportunoj al vizitantoj, de vizpetoj ĝis posteniraj kvarantenoj, ĉar la tutmonda pandemia situacio iom post iom pliboniĝas. La plej novaj politikoj, anoncitaj meze de marto, ne plu postulas invitleterojn nek negativajn testrezultojn pri KOVIM-19 de iuj eksterlandanoj kaj iliaj parencoj, kiuj estis inokulitaj de ĉinaj vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, por iliaj vizpetoj.


La politikoj ankaŭ plivastigas la sistemon de vizpeta revizio kaj aprobo por homoj venantaj al Ĉinio pro urĝaj homhelpaj bezonoj, ekzemple familia rekuniĝo, ĉeesto en funebraĵoj aŭ vizito al grave malsanaj parencoj.


Ĉinio ankaŭ laboras por provizi pliajn eniroportunojn al tiuj, kiuj estis inokulitaj de ne-ĉinaj vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, tion deklaris la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj la 23an de marto. "Ĉinio estas en proksima komunikado kun aliaj landoj por trakti reciprokan aranĝon por vakcinado," diris proparolanto Hua Chunying tiutage. "Kondiĉe, ke oni alprenu rimedon por regi la pandemion kaj faciligi interhomajn interŝanĝojn, ni estas malfermitaj al ĝi."


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments