Komenciĝis Esperanto-kurso en Profesi-teknika Kolegio de Shaanxi
En la urbo Xi'an, nova nedeviga kurso pri Esperanto komenciĝis en la Profesi-teknika Kolegio de Shaanxi en la 18a de marto. Inter la jaroj 2017 kaj 2019, tiu kolegio kvinfoje aranĝis Esperanto-kursojn, kaj ĉi-foje 120 studentoj lernas en la kurso.
La kurson gvidas Che Xiangdong (Orientalo), instruisto de la kolegio, vicsekretario de Xi'an-a Esperanto-Asocio kaj ILEI-ano.
Redaktoro: Zhao Wenqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments