El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina junulo riĉiĝas vendante nubojn!

| 2021-04-01
Bookmark and Share

Ĉina junulo ŝanĝis sian ŝatokupon rigardi nubojn en enspezigan komercon per farado de ornamaĵoj kun artefaritaj nuboj konservitaj ene de ili. En 2020, li vendis preskaŭ 500 milojn da tiuj produktoj per retkomercaj platformoj.


WeChat Image_20210401092212.jpg


Antaŭ tio Yu Gongjin, kiu naskiĝis en la 1990-aj jaroj en la provinco Zhejiang de orienta Ĉinio, laboris pri inteligenta lumigado en Pekino post diplomiĝo pri fiziko en la Universitato de Zhejiang.


Yu diris, ke li tiom inundiĝis de la tumulto de la urba vivo en Pekino, ke li apenaŭ havis tempon rigardi la ĉielon. Yu rakontis, ke nuboj efike resanigas lin.


WeChat Image_20210401092216.jpg


La fascino de Yu pri nuboj devenas de 2015, kiam li hazarde malkovris flamajn nubojn kaj estis mirigita de la ĉielaj fenomenoj. Tiam li komencis foti diversajn nubojn, kiujn li trovas, kaj montri ilin en interreto.


"En 2019 subite venis al mi la ideon konservi nubojn por pli longa tempo," deklaris Yu. Por fari tion, li interrete esploris kaj lernis kiel konservi artefaritajn nubojn el gluaj gutoj aŭ kotona fibro en malgrandaj travideblaj pendantoj aŭ ornamaĵoj.


WeChat Image_20210401092220.jpg


Komence, li malkovris, ke sekigi la gluajn gutojn estas tre malfacila tasko, ĉar aervezikoj produktitaj dum la procezo ĉiam eniris la metiartaĵon kaj ruinigis ĝin. Post pluraj provoj, li finfine trovis la plej taŭgajn temperaturon kaj humidon, en kiuj la manartaĵoj povas esti faritaj sen aervezikoj.


Yu rakontis, ke multe da pacienco estas necesa por krei unu ornamaĵon, kaj la produkta procezo postulas kompletan fokusiĝon kaj daŭras de kvar ĝis kvin horoj sen paŭzo. Cetere, kutime necesas du tagoj por fari malgrandan artefaritan nubon, kaj kvar-kvin tagoj por sekigi nubon grandan.


WeChat Image_20210401092224.jpg


Li ekvidis niĉon en la merkato por tiaj metiartaĵoj kaj decidis forlasi sian laboron en Pekino pasintjare por tute sin dediĉi al sia ŝatokupo kaj vendi nub-temajn ornamaĵojn kaj rilatajn produktojn per retkomercaj platformoj.


En unu jaro, Yu vendis inter 300 000 kaj 400 000 produktojn kaj enspezis preskaŭ unu milionon da juanoj. "Mi ne atendis tian sukceson en mia komerco. Ni ofte estis superŝutitaj de mendoj, precipe dum ferioj," diris Yu, kiu nuntempe laborigas du plentempajn dungitojn kaj part-tempan dezajniston por la interreta komerco.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments