Unukrurulo finis kvar sinsekvajn maratonojn tra tuta Ĉinio!

| 2021-03-31
Bookmark and Share

Unukrura viro de la orienta ĉina provinco Zhejiang ĵus plenumis "neeblan mision" -- kuri kvar maratonojn en kvar sinsekvaj tagoj en la plej suda, la plej okcidenta, la plej orienta kaj la plej norda ĉinaj urboj plej taŭgaj por tiu sporto.


WeChat Image_20210331085735.jpg


Pan Junfan, 41-jara, perdis sian dekstran kruron en aŭtomobila akcidento en 2015. Antaŭ la akcidento, Pan laboris pri negocoj rilataj al kongresoj kaj ekspozicioj, kaj neniam estis praktikinta subĉielan sporton. Post la akcidento, por instigi sin, Pan donis al si la celon marŝi 108 kilometrojn dum kvar tagoj en Gobio.


Post unu jaro, en 2016 Pan fariĝis la unua amputita konkursanto, kiu plenumis la Silkvojan Gobian Defion ene de la difinita tempo. Lia memfido multe pli fortiĝis, kaj li komencis sin dediĉi al diversaj subĉielaj agadoj.


La 9-an de septembro 2020, Pan ekiris de la provinco Qinghai de nordokcidenta Ĉinio, marŝis 534 kilometrojn sur neloĝata loko en 228 horoj kaj 9 minutoj kaj atingis la nordokcidentan ĉinan provincon Gansu, trapasinte diversajn terenojn, inkluzive de Gobio, stepoj, neĝ-ĉapelitaj montoj, kanjonoj kaj rivervaloj.


"2021 estos malsama. Mi iom post iom ŝanĝos mian atenton de subĉielaj sportoj al prelegoj por adoleskantoj, por instigi pli da junuloj per miaj propraj rakontoj. Cetere mi edziĝos ĉi-jare," diris Pan, kiu planas daŭrigi sian sportan kutimon kompletigante gravan sportan defion ĉiujare.


La plano de Pan ĉi-jare estas fini maratonojn en kvar ĉinaj urboj kun tre malsamaj pejzaĝoj kaj klimataj kondiĉoj. "Mia amiko kaj mi elpensis tion kune, ĉar ni kredas, ke la "kvar limoj" sur la mapo de Ĉinio estas mirinda koncepto por subĉielaj agadoj," klarigis Pan.


Por adaptiĝi al kurado en altaj altitudoj, Pan pasigis kvar tagojn trejnante en Lijiang en sudokcidenta ĉina provinco Yunnan, kiu troviĝas inter 2 000 kaj 2 500 metroj super la marnivelo. Li ankaŭ iris al Sanya, la plej suda urbo sur Hainan-insulo, anticipe por alkutimiĝi al la varmega vetero.


WeChat Image_20210331085740.jpg


De la 20a ĝis la 23a de marto, Pan uzis inter tri kaj kvin specoj de transportilo por ĉiu etapo de la vojaĝo kaj kovris totalan flugdistancon de preskaŭ 15 000 kilometroj. Provante akiri la plej bonan fizikan kondiĉon por la maratonoj, Pan eltenis grandan doloron, kiam lia piedungo estis grave vundita, kaj li ankaŭ devis urĝe ripari sian protezan kruron. Antaŭ tiaj malfacilaĵoj, Pan diris: "Mi nur volis ĝui la vojaĝon."


Post plenumo de la ĉefa defio ĉi-jare, Pan klarigis sian esperon, ke pli da sport-amantoj, inkluzive de infanoj, aprezu la vastecon de la lando per "kvarlima" vojaĝo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments