El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina registaro havas decidemon kaj memfidon por teni Hongkongon prospera kaj stabila

| 2021-03-31
Bookmark and Share


La 30an de marto Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la regula gazetara konferenco, ke Hongkongo estas speciala administra regiono de Ĉinio, kaj hongkongaj aferoj apartenas al la interna politiko de Ĉinio. La ĉina registaro havas decidemon kaj memfidon por defendi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la lando, por teni Hongkongon prospera kaj stabila, kaj por plenumi la principojn "unu lando, du sistemoj", "regado fare de hongkonganoj super Hongkongo" kaj altgrada aŭtonomeco. Ĉiaj intencoj interveni en hongkongajn aferojn kaj subpremi Ĉinion neniel povos efektiviĝi.


Antaŭtagmeze de la 30a de marto fermiĝis la 27a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso. La kunveno aprobis la reviziitajn apendicon I kaj apendicon II al la Fundamenta Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments