【E-radio】Komunista Partio de Ĉinio okazigos serion da celebroj okaze de sia 100a datreveno

| 2021-03-29
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ora masko de antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj estis elfosita en Sanxingdui
– Brulas la torĉo de Tokiaj Olimpikoj
– Luksa trajno veturas al Bazo de Grandaj Pandoj en Sichuan
– Komunista Partio de Ĉinio okazigos serion da celebroj okaze de sia 100a datreveno
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Ora masko de antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj estis elfosita en Sanxingdui
 
Ses antikvaj kavoj kaj pli ol 500 restaĵoj de antaŭ ĉirkaŭ 3 000 jaroj estis elfositaj ĉe la Ruino Sanxingdui en la provinco Sichuan de sudokcidenta Ĉinio. Inter la elfositaĵoj estas pecoj de delikataj oraj maskoj, orfolioj, bronzaj maskoj, sanktaj bronzaj arboj, eburoj, eburaĵoj kaj jado. Fragmento de ora masko trovita en kavo surprizis la arkeologojn pro ĝia grandeco, kaj la tuta ora masko povus pezi pli ol 500 gramojn.
 
– Brulas la torĉo de Tokiaj Olimpikoj
 
La 25-an de marto ekbrulis la torĉo de la Tokiaj Olimpikoj. La stafetado de la olimpika torĉo estis startigita en la gubernio Fukushima. La Olimpika Organiza Komitato alvokis homojn ne kolektiĝi kaj spekti la vivan elsendon surrete.
 
– Luksa trajno veturas al Bazo de Grandaj Pandoj en Sichuan
 
La 28-an de marto oficiale ekfunkciis la turisma trajno Granda Pando en Sichuan-provinco. Ĝi estas la unua turisma trajno kun la ĉeftemo de granda pando en Ĉinio. La trajno havas 12 vagonojn kun 252 sidlokoj. Ĝi estis renovigita laǔ normoj de stelklasa hotelo kaj liveras 5G-an interreton. Estas necesejo kaj duŝejo kun konstanta temperaturo en ĉiu ĉambro. Estas ankaǔ distrosistemo kun karaokeo kaj filmoj, bufedejo kaj ludejo.
 
– Komunista Partio de Ĉinio okazigos serion da celebroj okaze de sia 100a datreveno
 

La 23an de marto la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por informi pri celebrado de la 100a datreveno de la fondiĝo de KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj prezidanto de Ĉinio, detale klarigas en sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), pri la rolo, funkciado kaj celoj de la Partio kaj ankaŭ pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj.
 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments