Luksa trajno al grandpanda bazo
La 24-an de marto la turisma trajno Granda Pando provveturis en Sichuan-provinco, kaj ĝi estas la unua turisma trajno kun la ĉeftemo de granda pando en Ĉinio. Ĝi oficiale ekfunkcios en la 28-a de marto.
La trajno havas 12 vagonojn kun 252 sidlokoj. Ĝi estis renovigita laǔ normoj de stelklasa hotelo kaj liveras 5G-an interreton. Estas necesejo kaj duŝejo kun konstanta temperaturo en ĉiu ĉambro. Troveblas ankaǔ distr-sistemo kun karaokeo kaj filmoj, bufedejo kaj ludejo.
Laǔ fiksitaj kaj specialaj itineroj, tiaj trajnoj veturos al vidindaĵoj en Sichuan kaj najbaraj provincoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments