Ekspozicio pri spaco en Ĉina Scienca kaj Teknika Muzeo

| 2021-03-24
Bookmark and Share

"La spaco, la fina limo." Kiom da homoj inter ni kreskis revante fariĝi astronaŭtoj kaj kosmosciencistoj, aŭ mirigitaj de la beleco de spaco en filmoj kaj televidserioj? Tio ne plu estas tiom malproksima de ni: interaga scienca ekspozicio titolita "de ĉi tie al spaco" estis malfermita al la publiko la 18-an de marto en la Ĉina Scienca kaj Teknika Muzeo en Pekino. Oni povas sperti la vivon kaj laboron de astronaŭtoj per interagaj teknikoj kaj virtuala realaĵo.


WeChat Image_20210324105334.jpg

Vizitanto spertas senpezecon.


Infanoj povas sperti la procezon de elektado kaj trejnado de astronaŭtoj per registriĝo, psikologiaj testoj, simulad-trejnado ktp. Eventoj estas rangigitaj de facila ĝis malfacila, pri vibranta seĝo, rotacia seĝo, plurdimensia ringo kaj aliaj. La funkciuloj diris, ke astronaŭtoj spertas intensajn vibrojn dum la lanĉo de la spacoŝipo kaj vizitantoj povas sperti ĝin ĉi tie.


WeChat Image_20210324105340.jpg

La ĉina kosmostacio Tianhe


Inter la multaj spertoj, la plurdimensia ringo estas la plej populara. Per ĝi oni povas sperti 360-gradan rotacion. "La celo de ĉi tiu aparato estas, ke la astronaŭtoj lernu orientiĝi kaj regi la simulilon dum la rotacio de la kosmoŝipo", klarigis funkciulo.

Vizitantoj povas eniri en modelon de la kerna kajuto de la ĉina kosmostacio Tianhe kiel "astronaŭtoj". Ĝi estas ekipita per instalaĵoj kiel dormosakoj, kosmovestoj, spacaj bicikloj kaj spacaj necesejoj. "Post kiam astronaŭtoj atingas la spacon, iliaj korpoj adaptiĝas al ĝi, kaj ili devas ekzerciĝi ĉiutage", diris Di Xilong, projektinto de la ekspozicio. El la kerna kajuto, la publiko promenas en la "kosma polvoteatro", kaj la steloj sur la ekrano kreas fortan videfikon kaj misteran atmosferon en la spaco.


WeChat Image_20210324105345.jpg

La ekspozicia areo "spaca hejmo"


La ekspozicia areo "spaca hejmo" havas kaj sciencfikcian stilon kaj loĝejan etoson. La unua afero, kiun vi vidas en ĉi tiu areo, estas la verda spaca tomatokampo en spaca kapsulo. Laŭ Hu Bin, kuratoro de la ekspozicio, ĉi tiu areo enkondukos spacajn manĝaĵojn kaj memoraĵojn al vizitantoj. "Ni montras al la publiko, ke ekzistas multaj sciencaj problemoj en la spaco, kiujn ni devas esplori. La celo de spaca agrikulturo estas, ke por eblaj estontaj interstelaj vojaĝoj kaj migradoj, kiam ni konstruos kosmostacion, ni povu provizi al la laborantoj tie plantojn, kiuj daŭre kreskos en la spaco."


La ekspozicio estas senpage malfermita al la publiko en la Ĉina Scienca kaj Teknika Muzeo. Vizitantoj povas antaŭanonci viziton per la oficiala retejo aŭ oficiala konto ĉe WeChat "Ĉina Cifereca Scienca kaj Teknologia Muzeo".


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments