El Popola Ĉinio>头条新闻>

KPĈ okazigos serion da celebroj okaze de sia 100a datreveno

| 2021-03-24
Bookmark and Share


La 23an de marto la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis gazetaran konferencon por informi pri celebrado de la 100a datreveno de la fondiĝo de KPĈ.


Wang Xiaohui, vicestro de la Publika Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke la Centra Komitato de KPĈ okazigos grandiozan kunvenon por festi la 100an datrevenon de fondiĝo de KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, parolos en la kunveno.


Wang diris, ke la Centra Komitato de KPĈ donos la Medalon de la Unua de Julio al elstaraj membroj de KPĈ.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments