El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas Sanxingdui? Kion oni trovis el ĝi?

| 2021-03-23
Bookmark and Share

La 20-an de marto ĉinaj arkeologoj publikigis fruktojn de elfosado ĉe Sanxingdui-ruino, Sichuan-provinco de Ĉinio. Fakuloj diris, ke en ĉi-foja elfosado inter novembro 2019 kaj majo 2020, arkeologoj trovis ses kavojn kaj per pluraj teknikoj restarigis la enterigan procezon kaj akiris pli klaran komprenon pri la spaca strukturo de la ejo por oferado ĉe Sanxingdui.


2021-03-2175.jpg

Bronza masko trovita en Sanxingdui


2021-03-2155.jpg

Bronzaĵo trovita en Sanxingdui


El la ses novaj kavoj oni jam elterigis pli ol 500 gravajn antikvaĵojn, ekzemple oraj maskoj. En la unua kaj dua kavoj ekzistas multaj bronzaĵoj, oraĵoj kaj jadaĵoj neniam viditaj antaǔe. Ili ŝanĝis la konojn de fakuloj pri stato kaj trajtoj de praa civilizacio de Ĉinio. En la tria kavo oni trovis grandegan bronzan maskon kaj pli ol cent eburojn, kaj multaj el ili estis bruligitaj kaj enterigitaj kun bronzaĵoj kaj jadaĵoj. Krome, oni trovis ankaŭ restaĵojn de silko en cindra tavolo de la kvara kavo kaj sur la bronza surfaco de la tria kavo.


Sanxingdui, laǔ arkeologoj, datiĝis de 2800 a.K ĝis 1100 a.K. La tuta situo inkludas urbomurojn, loĝejojn, fabrikojn, tombejojn kaj ejo por oferado. La elterigo de tiom da bronzaĵoj montras maturecon de tiu tekniko. En 1986 Ĉinio faris la unuafojan arkeologian fosadon en Sanxingdui. Inter novembro 2019 kaj majo 2020, arkeologoj trovis ses aliajn kavojn.


1616307039128.jpg

Ora masko elterigita


1616311764406.jpg

Eburoj bruligitaj kaj enterigitaj


1616375568605.jpg

Bronzaĵo, sur kiu restas iom da ora koloro


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments