El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina altrangulo: Ĉin-usona altnivela strategia dialogo estas sincera, konstruema kaj utila

| 2021-03-22
Bookmark and Share


La 19an de marto altranga ĉina oficialulo Yang Jiechi diris en Ancorage, ke la ĉin-usona altnivela strategia dialogo estis sincera, konstruema kaj utila, kvankam ankoraŭ ekzistas iuj gravaj diferencoj inter la du flankoj.


Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj li havis longan strategian komunikadon kun usona ŝtat-sekretario Antony Blinken kaj usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan en la lastaj du tagoj, kaj la du flankoj havis sincerajn kaj konstruemajn interŝanĝojn pri siaj enlandaj kaj eksterlandaj politikoj kaj duflankaj rilatoj.


Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke la dialogo estas utila, kaj helpas akceli reciprokan interkomprenon.


Yang diris, ke la komunikado celis efektivigi la interkonsenton atingitan de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden en ilia telefona konversacio en februaro, kaj Ĉinio esperas, ke la du flankoj plifortigos komunikadon, interŝanĝon kaj dialogon en diversaj kampoj. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas trakti ĉin-usonajn rilatojn en la spirito de ne-konflikto, ne-konfrontiĝo, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, kaj tiel puŝi la duflankajn rilatojn por disvolviĝo sur sana kaj stabila vojo.


Wang diris, ke la ĉina flanko venis al la dialogo kun sincereco, ĉar dialogo estas ĉiam pli bona ol konfronto. Tamen, ĉiu dialogo devas esti farita kun la spirito de reciproka respekto kaj serĉado de komuna punkto dum rezervado de diferencoj, anstataŭ laŭ unuflanke ellaborita listo. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj havas multajn zorgojn, kaj iuj el iliaj duboj povas esti mildigitaj per dialogo, dum iuj delonge ekzistantaj problemoj povas esti traktitaj per dialogo.


Wang diris, ke la ĉina flanko ankaŭ klarigis al la usona flanko, ke suvereneco kaj teritoria integreco estas gravaj demandoj de principo, kaj emfazis, ke la usona flanko ne devas subtaksi la decidon de Ĉinio protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, nek devas subtaksi la volon de la ĉina popolo protekti la nacian dignon kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn. Li substrekis, ke la ĉina sinteno pri disvolvado de ĉin-usonaj rilatoj estas klara kaj konsekvenca. Li esprimis esperon, ke Usono povos moviĝi al la sama direkto, kaj precipe, ke la du flankoj respektu unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments