El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion oni faras el malnovaj bicikloj en Ĉinio?

| 2021-03-22
Bookmark and Share

Dum mia infaneco estis malmultaj informoj pri Ĉinio en Brazilo, kaj unu el la malmultaj informoj kiujn mi havis pri ĝi estis tio, ke multaj ĉinoj uzas biciklojn por iri tra siaj urboj. Tiu impreso, tre populara en Brazilo dum la 1980-aj jaroj, estis konfirmita komence de la 1990-aj jaroj, kiam la televidkanalo Manchete prezentis interesan dokumentfilmon pri Ĉinio, dublita en la portugala lingvo, kiu nuntempe estas senpage spektebla en Youtube, kaj respekti ĝin alportis al mi dolĉajn rememorojn pri mia infaneco. En tiu epoko, komence de la 1990-aj jaroj, Ĉinio ŝajnis al mi kvazaŭ alia mondo, tiom fora kaj kun tiom malsamaj kutimoj...


WeChat Image_20210319172034.jpg

Infano ludas en sportejo, kies planko estas farita el reciklitaj biciklaj pneŭmatikoj


La sceno el tiu dokumentfilmo kiu plej impresis min estis tiu de homoj revenantaj hejmen post la laboro en Pekino: la stratoj estis plenaj de bicikloj. Post kelkaj jardekoj mi finfine havis la oportunon veni al Pekino, ne nur por turismi, sed por labori, kaj nuntempe mi estas unu el tiuj multaj homoj, kiuj post la laboro revenas hejmen per biciklo.


Sed la Pekino kiun mi trovis okaze de mia alveno en 2015 estis tre malsama ol tiu "urbo de bicikloj" pri kiu mi aŭdis dum mia infaneco. Anstataŭe, mi estis impresita de la granda nombro de aŭtoj surstrate kaj la nombro de metrolinioj. Mia unua fojo en la metroo estis memorinda: tiom da stacioj, ke mi ne havis ideon kiel trovi mian cellokon sur la mapo.


WeChat Image_20210319172039.jpg

Bicikla kaoso markis fruan fazon de kunhavigaj bicikloj. Foto el Weibo


Mia hejmo estis nur du blokoj for de la laborejo, kaj mi kutimis piede veni al laborejo. Mi bone memoras kiam iumatene, survoje al mia laborejo, mi vidis homojn elmetantajn biciklojn el kamiono kaj organizantan ilin surstrate, proksime al mia loĝejo. Sur tiuj bicikloj, novaj kaj kun stranga dezajno, estis skribita la nomo Mobike. Tio estis la komenco de la reveno de bicikloj al pekinaj stratoj, kaj post nelonge la flavaj bicikloj de Ofo populariĝis tra la urbo, kaj sekve venis Bluegogo kaj pluraj aliaj firmaoj de kunhavigaj bicikloj, luprunteblaj per apo.


Problemoj ankaŭ aperis: tro da bicikloj parkitaj, parkado en nekonvenaj lokoj, damaĝitaj bicikloj ktp. Krom la problemoj rilataj al la uzo de publikaj spacoj -- solvitaj dum la sekvaj jaroj per kreado kaj perfektigo de reguloj por tiu sektoro, alia problemo aperis: multaj foruzitaj bicikloj estis forlasitaj surstrate aŭ simple transportitaj al foraj lokoj, kromnomitaj "biciklotombejoj". Neniu sciis kion fari pri tiuj forlasitaj bicikloj, multaj el ili neripareblaj.


WeChat Image_20210319172042.jpg

Dum jaroj foruzitaj bicikloj restis atendantaj en "biciklotombejoj". Foto el Weibo


Pasintjare, dum vizito al Shenzhen, mi vizitis ekspozicion pri dezajno, en kiu estis eksponataj kelkaj produktoj faritaj el tiuj bicikloj. Tre plaĉis al mi tablo kaj seĝo kreitaj el malnovaj bicikloj, kaj mi informiĝis, ke la firmao Meituan, kiu en 2018 aĉetis Mobike, investas en pluraj projektoj pri reciklado kaj reutiligo de malnovaj bicikloj.


Antaŭ nelonge Barnaby Lofton publikigis interesan raporton en la retejo That’s Beijing, pri la nuna stato de tiu afero, kaj lia raporto tre interesis min: laŭ la amaskomunikilo CGTN, almenaŭ dek milionoj da kunhavigaj bicikloj estis deklaritaj neripareblaj ĝis 2020, kaj ili fariĝis 160 mil tunoj da ruboj, inkluzive de la baterioj kaj icoj de elektronikaj seruroj, kiuj ne povas esti simple forĵetitaj en ajna loko.


Kion firmaoj faras pri tio? Barnaby klarigis, ke multaj estigis parnerecon kun firmaoj pri reciklado, kaj nur la firmao Hellobike sukcesis per tiaj partnerecoj recikli pli ol 500 mil radojn, 250 mil korbojn, 1.5 milionon da pneŭmatikoj kaj 10 mil tunojn da metalo.


WeChat Image_20210319172046.jpg

Sportuma vojo en la distrikto Panyu de Kantono, farita el reciklitaj biciklaj pneŭmatikoj. Foto el Meituan


Krom tio, kelkaj firmaoj estigis programojn fokusitajn en la socio. Meituan kreis programon nomitan "Kunhavigaj bicikloj en kortoj", kun la celo recikli foruzitajn pneŭmatikojn. En partnereco kun lokaj registaroj kaj firmaoj pri dezajno, Meituan sukcesis konstrui vojojn kaj sportejojn. La planko el pneŭmatiko estas pli konforta por kurado kaj ekzercado ol ordinara planko el betono aŭ asfalto. Meituan klarigis, ke tiaj projektoj nuntempe disvolviĝas en Kantono kaj ankaŭ en lernejoj de Tianjin, Guizhou kaj Sichuan.


Biciklotombejoj fariĝis afero de la pasinteco, kaj foruzitaj bicikloj en Ĉinio fariĝis daŭre utilaj al la popolo danke al la kreemo de dezajnistoj. La sistemo pri kunhavigaj bicikloj de Ĉinio neniam estis tiom proksima al la realigo de ĝia origina celo, kiu estas provizi al homoj efikan, fidindan, sanigan kaj mediamikan manieron iri tra la urbo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments