El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Vendado per viva elsendo -- nova vojo por ĉinaj kamparanoj

| 2021-03-22
Bookmark and Share

LOCAL202103080814000278641964537.JPG


Je la 10-a horo ĉiutage Yang Li, kamparanino en Jianhe-gubernio de Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco, komencas vivan elsendadon por vendi brodaĵojn faritajn de brodistinoj samvilaĝaj. "Komence, mi estis mirigita pri vendado per viva elsendo. Poste mi scias, ke poŝtelefono povas malfermi al ni vastan merkaton."






Yang Li diris, ke nun pli ol 300 brodistinoj kunlaboras kun ŝia teamo. Ekde oktobro 2020 ili jam forvendis ĉirkaǔ 500 brodaĵojn kontraŭ centmil juanoj (= 15 mil usonaj dolaroj).






Yang Li komencis sian elsendadon post kiam ŝi vizitis Zhejiang-provincon kaj partoprenis en trejnadon pri retkomercado organizita de sia gubernio en 2020. Por ke pli da ordinaraj kamparaninoj, kiel Yang Li, pli rapide profitu de la interreto, la gubernio ofte okazigas tiajn trejnadojn.


LOCAL202103080814000284892020763.JPG


Nun la gubernio havas ligon de tieaj elsendistoj kaj studion. La vendaĵoj inkludas etnajn metiartaĵojn, kokaĵojn, manĝeblajn fungojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn. Kamparanoj faris pli ol 500 elsendojn kun vendsumo de pli ol 9 milionoj da juanoj (= 1.38 miliono da usonaj dolaroj).


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments