【E-radio】Kion Monda Organizaĵo pri Sano malkovris pri la origino de nova koronviruso?

| 2021-03-19
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Kion Monda Organizaĵo pri Sano malkovris pri la origino de nova koronviruso?
– Usonano havas superantikorpojn kontraŭ nova koronviruso!
– Purigo de subakva muzeo
– Forliberigo de savitaj rabobirdoj
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Kion Monda Organizaĵo pri Sano malkovris pri la origino de nova koronviruso?
 
Monda Organizo de Sano diskonigis la ĉefajn eltrovojn de sia esplorteamo en la urbo Wuhan de Ĉinio. Kelkaj suspektitaj kazoj okazis pli frue ol la unua kazo raportita en Wuhan. Kelkaj fruaj kazoj havas rilatojn kun marproduktaĵaj bazaroj, sed aliaj kazoj havas nenian rilaton kun bazaro. Ĝis nun ne estas klara la ligo inter butikoj kaj la unuaj konfirmitaj kazoj. Troviĝas nenia pruvo pri frua apero de klinikaj kazoj de nova koronviruso en Wuhan antaŭ du monatoj de la ekapero de KOVIM-19.
 
– Usonano havas superantikorpojn kontraŭ nova koronviruso!
 
La 54-jara usona verkisto John Hollis estas volontulo por scienca studo pri koronviruso. Li estis infektita, sed lia korpo havas superantikorpojn, kiuj igis lin imuna kontraŭ la malsano. La antikorpoj de Hollis atakas diversajn partojn de la viruso kaj rapide detruas ĝin. Ili estas tiom potencaj, ke Hollis estas imuna eĉ kontraŭ novaj variantoj. La esploristoj studas ĉi tiujn superantikorpojn de Hollis kaj kelkaj aliaj pacientoj kiel li, kun la espero lerni kiel plibonigi vakcinojn kontraŭ la malsano.
 
– Purigo de subakva muzeo
 
La 15-an de marto komenciĝis subakva purigado de la Subakva Muzeo Baiheliang en Chongqing. Subakvisto purigis la plej gravan eksponaĵon de la muzeo, kiu estas natura ŝtonego ĉe Fuling-parto de la rivero Jangzio. Sur ĝi estas 165 surskriboj faritaj inter la jaroj 763 kaj 1963, pri la rivera parto en sezono de malalta akvo. La muzeo estis fondita en 2009, kaj oni povas spekti la surskribojn tra vitraj fenestroj.
 
– Forliberigo de savitaj rabobirdoj
 
La 14-an de marto en la urbo Shenyang de Liaoning-provinco de Ĉinio, la urba centro pri forstumaj resursoj kaj tiu pri rabobirda savado kune okazigis ĉi-jare la unuan liberigon de savitaj kaj resanigitaj rabobirdoj. Inter ili estas vulturo, akcipitro kaj aliaj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke kiam homoj protektas la naturon, ĝi nin favoras, kaj la homaro devas vivi en harmonio kun la naturo.
 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments