Belo de glazuritaj objektoj
81-jara Ge Yuansheng de Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco estas heredanto de grazuritaĵa farado, kaj li okupiĝis pri la metiarto pli ol 40 jarojn.
En antikva Ĉinio, glazuro estis uzita en konstruaĵoj de ordinaraj homoj, palacoj kaj temploj. En 2008 glazuritaĵo estis enlistigita kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo.
La plej konata koloro de taiyuan-a glazuritaĵo estas speciala bluo. Oni likvigas multajn materialojn sub altega temperaturo, malvarmigas kaj pulvorigas ilin. Post tio oni ŝmiras la glazuron sur argilaĵon kaj bakas la tuton en forno.
La tekniko iam malaperis, kaj Ge reakiris ĝin post milfojaj provoj en 30 jaroj.
"Glazuritaĵo ne paliĝas pro tempopaso, male ĝi pli kaj pli brilas." Li diris. Ge esperas, ke pro liaj verkoj pli da junuloj interesiĝos pri glazuritaĵo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat