El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Xiamen-a E-Asocio helpas kamparanojn eliri el malriĉeco

| 2021-03-19
Bookmark and Share

En lastaj kelkaj monatoj, multaj kamparanoj estis helpitaj de prezidanto de Xiamen-a Esperanto-Asocio Wang Yamin, ĝiaj vicprezidantoj Guo Jingfen, Yu Ximei, Deng Xiaozhong kaj konstanta komitatano Fan Zhongping kaj membrino Chen Sufang. La esperantistoj helpis lokajn kamparanojn vendi agrikulturajn produktojn per realtempa elsendado.






Inter la 11-a de oktobro 2020 kaj la fino de februaro 2021, membroj de la asocio elsendis pli ol 20 fojojn, kaj tiel forvendiĝis 4 000 kilogramoj da loka rizo kaj 300 skatoloj da lokaj oranĝoj, kaj sume 200 000 homoj spektis la elsendojn. Sekve, la asocio daǔre helpos vendadon per tiaj elsendoj por kontribui al la vilaĝa prosperiĝo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments