El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion MOS trovis pri origino de nova koronviruso?

| 2021-03-18
Bookmark and Share

La 9-an de februaro okazis en Wuhan de Hubei-provinco, Ĉinio, komuna gazetara konferenco de la Monda Organizo de Sano (MOS) kaj Ĉinio. La gazetara konferenco temis pri la internacia esploro pri la origino de la nova koronviruso.


La komuna esploro estas la ĉina parto de la internacia esploro lanĉita de MOS. La esploro en Wuhan de Ĉinio daŭris 28 tagojn inter la 14-a de januaro kaj la 10-a de februaro. La teamo konsistas el 17 ĉinaj fakuloj kaj 17 internaciaj fakuloj el aliaj dek landoj.


La ĉefaj eltrovoj estas jenaj:


1. Kelkaj suspektitaj kazoj estas detektitaj pli frue ol la unua kazo raportita en Wuhan. Tio pruvas la eblecon, ke kelkaj kazoj estis neatentitaj en aliaj regionoj dum la frua propagiĝo de la koronviruso. Krome, tiuj neatentitaj kazoj rekte rilatas al la trajtoj de SARS-CoV-2. Tio estas la baza taksado post retrospektivo kaj analizo de mondaj datumoj. 


2. Kelkaj fruaj kazoj havas rilatojn kun la Huanan-a Marproduktaĵa Bazaro, kaj aliaj kazoj rilatas al aliaj bazaroj aŭ eĉ havas nenian rilaton kun bazaro. Do eble la viruso propagiĝis en la Huanan-a Marproduktaĵa Bazaro kaj samtempe en aliaj lokoj de Wuhan. Tio estas la unua juĝo. Surbaze de ĝisnunaj informoj, ne eblas akiri konkludon, kiel la koronviruso estas enkondukita al la Huanan-a Marproduktaĵa Bazaro.


3. Troviĝas nenia pruvo pri frua apero de klinikaj kazoj de SARS-CoV-2 en Wuhan antaŭ du monatoj de la ekapero de KOVIM-19 en decembro 2019. Surbaze de analizo de la datumoj, ne eblas, ke larĝa propogiĝo de la viruso okazis dum tiuj du monatoj.


4. Multaj butikoj en la huanan-a bazaro vendas malvarmĉenajn produktojn, tamen ĝis nun ne estas klara, kiom tiuj butikoj respondas al la unuaj konfirmitaj kazoj. Necesas pliaj esploroj en tiu kampo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments