【E-radio】Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas ĉe la mutacio trovita en Brazilo

| 2021-03-18
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas ĉe la mutacio trovita en Brazilo


– Ĉinio elspezis 437 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ KOVIM-19


– Lanĉita Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo


– Ĉinio adoptis decidon pri plibonigo de elekta sistemo de Hongkongo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Kontraǔkoronvirusa vakcino de Sinovac efikas ĉe la mutacio trovita en Brazilo


Komencaj esplordatumoj de Brazilo montras, ke la kontraǔkoronvirusa vakcino disvolviĝinta de la ĉina kompanio Sinovac efikas ĉe la mutacio P1 trovita en la lando. La vakcino disvolviĝinta de Sinovac estas la ĉefe uzata vakcino en Brazilo. Brazila ministerio pri sano deklaris, ke tiu ĉi vakcino ankaǔ efikas ĉe la mutacioj trovitaj en Britio kaj Sud-Afriko.


– Ĉinio elspezis 437 milionojn da usonaj dolaroj kontraŭ KOVIM-19


La 8-an de marto la Nacia San-Sekureca Administracio de Ĉinio publikigis, ke por preventi kaj regi la epidemion de KOVIM-19, en 2020 fakoj pri san-sekureco en ĉiuj regionoj de la lando estis asignitaj 19.4 miliardojn da juanoj por pacientoj infektitaj de KOVIM-19. Entute 2.84 miliardoj da juanoj, ekivalentaj al ĉirkaŭ 437 milionoj da usonaj dolaroj, estis uzitaj. 


– Lanĉita Ĉina Sanatestilo por Internacia Vojaĝo


La internacia versio de la Ĉina Sanatestilo por Vojaĝo, foje kromnomata "Vakcina Pasporto" estis oficiale lanĉita lunde, la 8-an de marto, de la departemento pri konsulaj aferoj sub la Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Ĝi funkcias ene de la apo Wechat. La atestilo montros rezulton de individuaj nukleacidaj testoj, testoj pri antikorpoj kaj ĉu la vojaĝanto estis aŭ ne vakcinita.


– Ĉinio adoptis decidon pri plibonigo de elekta sistemo de Hongkongo


La 11-an de marto la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, adoptis decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de Hongkonga Speciala Administra Regiono. En la libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ekde la reveno de Hongkongo kaj Makao al la patrolando, tiuj regionoj ankaŭ apartenas al la regad-sistemo de Ĉinio, kaj indas, ke ĉiu el tiuj regionoj plibonigu sian Konstitucion kaj Bazan Leĝon laŭ la modelo “unu lando, du sistemoj”.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments