El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Kortuŝa rakonto malantaŭ bela rideto de ĉina knabino

| 2021-03-18
Bookmark and Share

Filmeto, kiu montras belan rideton de lernejanino de vilaĝo liberigita el malriĉeco en Ningxia, nordokcidenta Ĉinio, populariĝis en ĉinaj sociaj retejoj.


WeChat Image_20210317144529.gif


Ŝi estas Tie Jiaxin, 7-jaraĝa lernantino de la elementa lernejo Daping. La filmeto estis farita en la 4-a de marto de ŝia instruistino Ma Rui post fino de klasoj, kiam infanoj estis atendantaj buson por iri hejmen.


WeChat Image_20210317144525.jpg

Tie Jiaxin


Ma, kiu fariĝis volontula instruistino en la lernejo antaŭ pli ol unu jaro, kutimas registri tion, kion ŝi vidas, per sia poŝtelefono kaj montras la filmetojn al pli vasta publiko. "Mi rimarkis, ke miaj lernantoj fariĝis pli memfidaj ol antaŭe," diris Ma, kiu tre ŝatis la rideton de sia lernantino.


WeChat Image_20210317144533.png

Ma Rui kaj ŝiaj lernantoj


Xiji-gubernio, kie troviĝas la lernejo, venkis la batalon kontraŭ malriĉeco en novembro 2020. Malaperigi malriĉecon el tiu gubernio estis granda defio, sed danke al efektivigo de politikoj kontraŭ malriĉeco, la gubernio atingis rimarkindajn ŝanĝojn en la lastaj jaroj.


WeChat Image_20210317144538.png

Xiji-gubernio


La lernejo estas bona ekzemplo de la rezulto de malriĉeco-mildigo: antaŭe lernantoj havis klasojn en adobaj lernoĉambroj kaj suferis pro manko de lernolibroj. Hodiaŭ ili ricevas senpagajn manĝojn kaj studas en bonaj instalaĵoj, kiel novaj lernoĉambroj kaj ludejoj. Krome, pli progresintaj instrumetodoj, inkluzive de plurmedia instruado kaj interreto, estas disponeblaj. Ankaŭ larĝiĝis horizonto de la lernantoj, kaj ili estas nun pli memfidaj pri studoj.


WeChat Image_20210317144542.jpg

La elementa lernejo Daping, fotita de flugroboto


Post kiam la rideto helpis diskonigi la historion de la lernejo en interreto, la Ĉina Fondaĵo por Mildigo de Malriĉeco, unu el la plej grandaj neregistaraj organizaĵoj de Ĉinio, donacis kuirejajn ekipaĵojn, kiuj sume valoras 50 000 juanojn (= 7 689 usonaj dolaroj), por subteni la lernejon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments