El Popola Ĉinio>头条新闻>

Purigo de subakva muzeo

| 2021-03-17
Bookmark and Share

MAIN202103161339000287490722022.JPG


La 15-an de marto komenciĝis subakva purigado de la Subakva Muzeo Baiheliang en Chongqing. Subakvisto eniĝis en la vitran kovrilon, je pli ol 40 metroj subakve, kaj purigis la plej gravan eksponaĵon de la muzeo. 








Baiheliang estas natura ŝtonego ĉe Fuling-parto de Jangzio. Ĝi longas 1.6 kilometrojn kaj averaĝe larĝas 15 metrojn. Sur ĝi estas 165 surskriboj inter la jaroj 763 kaj 1963, pri la rivera parto en sezono de malalta akvo. La muzeo estis fondita en 2009, kaj oni povas spekti la surskribojn tra vitraj fenestroj en la muzeo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments