El Popola Ĉinio>Ekonomio>Komentoj>

Pli vigliĝas eksterlandaj investoj en la Granda Golfa Areo

| 2021-03-17
Bookmark and Share

La kompanio P&G, unu el la plej grandaj grupoj en la mondo, planas lanĉi inteligentan teknologian novigan centron ĉi-jare en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Tio estas ĝia nova movo por pligrandigi la investon en la lando post starigo de cifereca noviga centro en 2017.


P&G estas nur ekzemplo de kresko de investoj de ĉefaj tutmondaj kompanioj en la Granda Golfa Areo, kiu entenas la provincon Guangdong kaj la specialajn administrajn regionojn Hongkongo kaj Makao.



Komenciĝis la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) de Ĉinio, investantoj el la tuta mondo kalkulas, ke la perspektivoj pri la kresko de Ĉinio, la promeso de plua malfermo kaj plibonigo de la komerca etoso allogas ilin por pliigi investojn en la lando kun la plej granda merkato de la mondo.


Samkiel P&G, kreskanta nombro da eksterlandaj kompanioj nun komencas starigi esplorajn, disvolvajn kaj novigajn centrojn en la Granda Golfa Areo.


En januaro, NCS, tute posedata filio de la granda kompanio SingTel Group, lanĉis sian unuan novigan centron en Ĉinio. Ankaŭ en januaro la kompanio Siemens Energy lanĉis novigan centron por progreso de teknologio pri energio en Shenzhen.


AstraZeneca, plurnacia farmacia kompanio, ankaŭ establos sian sidejon en Kantono ĉi-jare, kun fokuso pri esplorado kaj disvolvado, mastrumado de operacioj kaj novigo en la areo.


Kantono kaj Shenzhen, du ĉefaj urboj en la areo, estas laŭdataj de eksterlandaj firmaoj pro siaj klopodoj nutri bonan komercan medion. La kreskanta eksterlanda investo atestas la rimarkindan komercan etoson de Shenzhen, la unua urbo en la ĉeftero de Ĉinio kiu ricevis permeson por eksterlandinvestitaj entreprenoj, en 1981 aprobis entute 96 000 eksterlandajn rektinvestajn projektojn kaj akumulis 120.5 miliardojn da usonaj dolaroj en fremdaj investoj.


Komence de ĉi tiu jaro du laborstacioj estis establitaj en Shenzhen, celante provizi al eksterlandaj entreprenoj servojn, inkluzive de komerca gvidado, interpretado de politikoj, invest-konsilado kaj akcepto de plendoj.


Krome, plano por helpi eksterlandajn fakulojn pli bone labori kaj vivi en Shenzhen estis formale lanĉita en januaro. Laŭ la plano, fremdlandanoj kiuj okupiĝas pri financo, konstruado, kultura turismo, medicino kaj aliaj 11 kampoj ĝuos pli da faciligoj en la urbo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments