El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sakursezono revenigis medicinajn fakulojn al Wuhan

| 2021-03-15
Bookmark and Share

Antaŭ pli ol unu jaro, Fang Yafang decidis iri al Wuhan, kie estis raportita la unua kazo de KOVIM-19 en Ĉinio. Ŝi, 27-jara flegistino de Xiamen, urbo en la provinco Fujian de la lando, batalis kontraŭ la nova koronviruso tie dum 52 tagoj, prizorgante multajn pacientojn.



Fang revenis al Wuhan por vidi la unuajn burĝonojn de ĉi-jara printempo en la urbo, kie la sakursezono komencas en frua marto. "Kiam mi alvenis al Wuhan en pasintjara februaro, la urbo aspektis preskaŭ malplena, kun malmultaj homoj surstrate, krom aroj da medicinaj teamoj de tempo al tempo," rememoris Fang, "Post pli ol unu jaro, Wuhan reakiris la viglecon de sia urba vivo."


Fang estas unu inter miloj da medicinistoj tra Ĉinio, kiuj helpis Wuhan en la batalo kontraŭ la epidemio en 2020 kaj revenis al la urbo ĉi-jare kun siaj familianoj por ĝui la belegajn florojn, laŭ invito de Wuhan.


Laŭ oficialaj datumoj, la epidemio en Wuhan estis iom post iom bremsita kun la helpo de pli ol 42 000 kuracistoj el tuta Ĉinio, kaj la urbo raportis neniun novan lokan kazon ekde la 18a de majo 2020. Wuhan-universitato, unu el la plej bonaj lokoj en la urbo por admiri sakurojn, anoncis senpagajn ekskluzivajn ekskursojn kaj prezentojn por la medicinistoj kaj iliaj familianoj de sabato ĝis dimanĉo.



La eventoj okazos ankaŭ en la venontaj tri jaroj dum la sakursezono, deklaris Wu Ping, vicprezidanto de la universitato, sabate en la bonveniga ceremonio, kiu inaŭguris la dutagan eventon.


Laŭ Wu, ĉirkaŭ 1 500 studentoj kaj instruistoj de la universitato volontulis por helpi kiel ĉiĉeronoj, fotantoj aŭ disdonantoj de akvo dum la tuta sezono.


"Mi estis profunde kortuŝita, ĉar multaj piedirantoj haltis kaj mansalutis nin survoje al la universitato de Wuhan per buso, kiu kondukis nin tien," diris Wei Lijuan, vicdirektoro de fleg-fako de hospitalo en Yangquan, Shanxi-provinco.


"Neniu urbo pli meritas tiujn pejzaĝojn plenajn de vivo kaj energio ol Wuhan," diris Wei.


Wang Yang el la provinco Hunan, unu el la unuaj medicinaj laboristoj, kiuj rapide ekfunkciigis improvizitan hospitalon en Wuhan, diris, ke la reveno memorigis lin pri la malfacila batalo antaŭ unu jaro kune kun siaj kolegoj.



"Estis tiom fruktodona sperto por ni resti unuiĝintaj kun Wuhan, precipe kiam ni vidas la viglecon de Wuhan hodiaŭ," diris Wang, levante flagon kun la nomo de sia hospitalo dum la sabata vizito.


Krom Wuhan-universitato, ĉiuj A-nivelaj turismejoj de Wuhan provizas senpagan eniron al medicinaj laboristoj, kiuj helpis en la kontraŭepidemia batalo.


"Printempo ja alvenis en Wuhan, kaj ĝi alportas esperon kaj renovigon al homoj loĝantaj ĉi tie," diris Wei, portante memorsignon donacitan de Wuhan-universitato omaĝe al kontraŭepidemiaj herooj kiel ŝi.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments