Vigla preparado por Ĉina Flora Ekspozicio en Ŝanhajo

| 2021-03-12
Bookmark and Share

Ĉina Flora Ekspozicio 2021, la 10-a tia evento, okazos de la 21-a de majo ĝis la 2-a de julio en la distrikto Chongming de Ŝanhajo. Preparado por la ekspozicio alproksimiĝas al la fino. Ĉina Flora Ekspozicio estas unu el la plej gravaj eventoj pri floroj en la mondo kaj okazas ĉiun kvaran jaron. Ŝanhajo varbos 3 000 universitatajn studentojn kiel volontulojn por la ekspozicio, deklaris lokaj aŭtoritatoj. Varbado komenciĝis en 19 universitatoj de Ŝanhajo. La volontuloj prizorgos servojn dum la ekspozicio, ekzemple, gvidi vizitantojn ĉirkaŭ la loko kaj doni informojn pri prevento kaj kontrolo de KOVIM-19. La organizantoj de la ekspozicio diris, ke la sistemo pri volontula servo sekvas la internacian normon kaj celas preparadon de mirinda evento por ĉiuj vizitantoj.










Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times

Fotoj: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments