El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio adoptis decidon pri plibonigo de elekta sistemo de Hongkongo

| 2021-03-11
Bookmark and Share


La 11-an de marto la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, adoptis decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


Wang Chen, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke la ĝenerala dezajno de la sistemo estos centrita ĉirkaŭ la reformo kaj pli granda povigo de la elektkomitato de Hongkongo. Li diris, ke la grandeco, konsisto kaj formiga metodo de la elektkomitato estos ĝustigita kaj plibonigita. La ĉefadministranto de Hongkongo estos plu elektita de la elektkomitato, kaj al la elektkomitato estos komisiita la nova rolo elekti relative grandan parton de la Leĝdona Konsilio kaj rekte partopreni en la proponado de ĉiuj kandidatoj por la Leĝdona Konsilio.


(El ĈRI)

Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments