Ĉina modelo Liu Wen fariĝis Barbie-pupo!

| 2021-03-11
Bookmark and Share

Fama ĉina modelo Liu Wen ĵus fariĝis la unua azia modelo, kiu havas Barbie-pupon desegnitan laŭ ŝia bildo. Ŝia pupo estas parto de la kolekto Heroinoj de Barbie 2021, kiu honoras inspirajn virinojn kaj knabinojn.


La pupo kaj Liu Wen vestita kiel ĝi


Aliaj virinoj honoritaj per pupoj en ĉi tiu kolekto estas Ashley Graham, Naomi Osaka, Yara Shahidi, Tessa Virtue kaj aliaj.


Aliaj ĉinaj virinoj pli frue fariĝis Heroinoj de Barbie, kiel la artisto Chen Man kaj la ĉampiono de plonĝado Wu Minxia.


Foto el Sohu.com


Naskiĝinta en Hunan-provinco, Liu Wen multfoje estis la unua dum sia kariero. Ŝi estis la unua ĉina fotomodelo en la prezento Victoria's Secret Fashion Show, la unua orientazia parolmodelo por kosmetikaĵo Estée Lauder kaj la unua azia modelo listigita de la revuo Forbes kiel unu el la plej bone pagitaj modeloj.


Koncerne al la unua azia Barbie-pupo, tiu pupo Orienta Barbie estis lanĉita en 1981 kaj estis parto de la Monda Kolekto de Pupoj. Jen ĝi sube:



Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: That's Beijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments