El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping alvokas bonan komencon en plifortigo de nacia defendo en 2021-2025

| 2021-03-10
Bookmark and Share


La 9an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis havi bonan komencon por plifortigi la nacian defendon kaj armeon dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025). Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris tion en la plena kunveno de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj la Armitaj Policaj Fortoj en la kvara sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).


Xi diris, ke la armeaj trupoj atingis la celojn kaj misiojn pri fortigo de la nacia defendo kaj armeo por la jaro 2020 malgraŭ la pandemio de KOVIM-19 kaj kompleksaj ĉina kaj internaciaj cirkonstancoj.


Xi diris, ke oni devas certigi bonan komencon por la armea disvolvado en la venontaj kvin jaroj. Li ankaŭ postulis forĝon de komuna batalsistemo kun altnivela strategia malinstiga kapablo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments