Alvenas la 14-a Kvinjara Plano de Ĉinio

| 2021-03-10
Bookmark and Share


Okazas ĉi-jaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK, kaj la unua ekzamenas la projekton pri la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025), kiu gvidos disvolvadon de la lando dum la sekvaj kvin jaroj.


El la 13-a Kvinjara Plano, aparte substrekinda estas la venko de Ĉinio en la batalo kontraŭ malriĉeco. Ekonomia disvolviĝo nur povas esti utila, se ĝi estas akompanata de socia disvolviĝo kaj la tuta socio profitas de ĝi. Reduktado de malriĉeco estas unu el Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, sed ne ĉiuj landoj sukcesis alpreni efikan strategion por kontraŭbatali malriĉecon, kaj Ĉinio, pro sia elstara sperto en tiu kampo, ne nur atingis la celon, sed ankaŭ fariĝis modelo por aliaj landoj kaj pruvis al la mondo, ke eblas samtempe forigi malriĉecon kaj disvolvi la ekonomion.


En 2014, mi iris al Srilanko kiel reprezentanto de TEJO por partopreni la Mondan Junular-Konferencon, kiu rezultis en la Deklaracio de Kolombo, unu el la dokumentoj uzitaj kiel bazo por la Celoj por Daŭripova Evoluigo. En unu el la multaj debatoj okazintaj tie, ni konvinkiĝis, ke forigo de malriĉeco estas la plej grava celo, kaj de ĝi dependas ĉiuj aliaj celoj. Ekzemple, multaj infanoj ne iras al lernejoj, ĉar ili bezonas labori por propra vivtenado, aŭ ne havas monon por pagi lernejkotizon.


Post anonco de la venko en la batalo kontraŭ malriĉeco, Ĉinio fariĝis avangardo pri antaŭenigo de soci-ekonomia disvolvado. Eblas diri, ke Ĉinio atingis pli altan etaĝon de homara disvolvado, kaj nun havas la devon esplori tiun nekonatan etaĝon kaj priskribi ĝin al la mondo.


Sed kion Ĉinio planas fari ekde nun? La celoj priskribitaj en la 14-a Kvinjara Plano esence rilatas al tri temoj: homa bonfarto, mediprotektado kaj scienca disvolvado. Kompreneble ili tri interrilatas.


Kadre de homa bonfarto, la celoj estas plilongigi averaĝan vivdaŭron de ĉinoj en unu jaro, teni senlaborecon en malalta procento kaj altigi la procenton de ĉinoj loĝantaj en urboj. Kompreneble ne eblos plilongigi vivojn de homoj sen investoj en scienco kaj mediprotektado, kaj ankaŭ necesas certigi al homoj decajn labor- kaj viv-kondiĉojn. La migrado de homoj el kamparo al urboj estas tendenco en la tuta mondo, kiu rezultas kaj de pli alloga kaj konvena vivo en urboj, kaj de la manko de postenoj en kamparo pro apliko de teknologio al kampara laboro, sed en lando kun tiom vasta loĝantaro, urbanigi tiom da homoj estas grandega defio.


Kadre de mediprotektado, Ĉinio celas plialtigi siajn arbarojn kaj redukti kaj konsumadon de elektro, kaj ellasadon de karbona dioksido. El tio rezultos pli agrablan kaj regulan klimaton kaj pli puran aeron, kiuj kontribuos por plibonigo de la homa sano.


Finfine, kadre de scienco kaj tekniko, la plano de Ĉinio estas investi pli da mono en esplorado kaj teni lernantojn en lernejoj dum pli longa tempo. Tio perfekte kongruas kun la plano “Fabrikita en Ĉinio 2025”, per kiu Ĉinio klopodas novigi sian industrion, por ke ĝi fokusu en kvalito anstataŭ kvanto kaj estu pint-teknika. La novaj industrioj de Ĉinio, samkiel aliaj sektoroj de la ĉina ekonomio, postulos pli altkvalifikitajn laboristojn, sekve Ĉinio bezonas investi en edukado kaj esplorado por atingi koncernajn celojn, kiuj estas ja ambiciaj, sed certe realigeblaj.


Sed kion mi plej admiras en ĉinoj estas ilia pragmatismo: dum homoj en okcidentaj landoj priatentas konspirojn kaj interbatalas pro nesciencaj teorioj, ĉinoj fokusas en la realo kaj decidas surbaze de scienco kaj faktoj. Kontraŭbatali malriĉecon, protekti la naturon kaj krei decajn vivkondiĉojn por ĉiuj pere de scienco kaj edukado estas urĝaj taskoj realigotaj tutmonde, sed multaj landoj ŝanceliĝas.


Ĉinio alprenas sian respondecon kaj uzas sian energion en fruktodonaj taskoj, jen la leciono, kiun la tuta homaro devas lerni en tiu ĉi malfacila momento. La sukceso de la 14-a Kvinjara Plano dependas ĝuste de tiu kapablo de Ĉinio fokusi en tio, kio vere gravas, kaj mi certas, ke ĝi alportos grandajn atingojn al la lando. Sukceson al la 14-a Kvinjara Plano!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments