【E-radio】Eldonejoj de pliaj 17 landoj eldonos la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2021-03-10
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

–Inaŭguritaj la ĉijaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK

–Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo

–Validiĝis Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio

–Eldonejoj de pliaj 17 landoj eldonos la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


–Inaŭguritaj la ĉijaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK


Posttagmeze de la 4-a de marto estis inaŭgurita la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), kaj antaǔtagmeze de la 5-a de marto estis inaǔgurita la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la lando ĉeestis ambaŭ solenaĵojn.

  

–Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo


Ĉina kinreĝisorino Chloé Zhao gajnis la 78-an Premion Ora Globo pro reĝisorado de la filmo Nomadlando. Tiel ŝi fariĝis la unua azia virino, kiu gajnis ĉi tiun premion. En sia parolado, ŝi citis fragmenton de la filmo, kiu diras, ke simpatio povas rompi ĉiujn barojn kaj kunigi nin. Ŝi dankis ĉiujn, kiuj malavare helpis ŝin sekvi sian revon pri kinarto.


–Validiĝis Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio


La 1an de marto oficiale validiĝis la Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Geografia indiko estas etikedo uzata por identigi la geografian originon de produkto, kaj ĝi estas grava tipo de intelekta proprieto. Validiĝo de la interkonsento favoros konsumantojn kaj firmaojn kaj akcelos la komercan kunlaboron inter la du flankoj.


–Eldonejoj de pliaj 17 landoj eldonos la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio


Eldonejoj de 17 landoj subskribis memorandojn pri internacia kunlaboro kun la Ĉina Internacia Eldona Grupo por traduki kaj eldoni la trian volumon de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en diversaj lingvoj. La 17 landoj estas Albanio, Pollando, Rumanio, Belorusio, Ukrainio, Afganio, Kamboĝo, Nepalo, Laoso, Bangladeŝo, Tajlando, Barato, Pakistano, Srilanko, Taĝikio, Kirgizio kaj Mongolio. La tria volumo de la libro entenas 92 paroladojn kaj verkojn de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj 41 fotojn.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments