El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Importo kaj eksporto kreskis je 32.2% en du monatoj

| 2021-03-09
Bookmark and Share


Laŭ dogana statistiko, en la unuaj du monatoj de la kuranta jaro la totala valoro de importado kaj eksportado de Ĉinio atingis 544 duilionojn da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 837 miliardoj da usonaj dolaroj), je 32.2% pli multe kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. La eksportado estis 3.06 duilionoj da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 470 miliardoj da usonaj dolaroj), je 50.1% pli multe. La importado estis 2.38 duilionoj da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 366 miliardoj da usonaj dolaroj), je 14.5% pli multe. La favora saldo estis 675.86 miliardoj da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 103.98 miliardoj da usonaj dolaroj), dum la saldo en la sama periodo de la pasinta jaro estis malfavora, je 43.3 miliardoj da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 6.64 miliardoj da usonaj dolaroj).


Li Kuiwen, proparolanto de ĉina Ĝenerala Dogana Administracio, diris, ke ekde pasinta junio la tendenco de importado kaj eksportado turniĝis de negativa al pozitiva kaj daŭre boniĝas. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments