Fizikaj ekzamenoj por elefantoj
En la Centro de Bredado kaj Savado de Azia Elefanto, kiu troviĝas en Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, laborantoj ĉiutage faras fizikajn ekzamenojn por la elefantoj tie. Ili mezuras la bruston, abdomenon, korpan temperaturon, pezon, dentojn ktp de la elefantoj. Krome, la elefantoj ankaŭ regule ricevas ampleksajn fizikajn ekzamenojn. Aziaj elefantoj estas ŝtatnivele protektataj sovaĝaj bestoj de Ĉinio. Nun estas pli ol 300 aziaj elefantoj en Ĉinio, ĉefe en Xishuangbanna, Pu'er kaj Lincang en Yunnan.
Laborantoj mezuras la bruston de elefanto. Fotis Jiang Wenyao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
Laboranto ekzamenas la buŝon de elefanto. Fotis Jiang Wenyao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
Laboranto mezuras abdomenon de elefanto. Fotis Jiang Wenyao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat