El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi emfazas altkvalitan disvolviĝon kaj plibonigon de popola bonfarto

| 2021-03-09
Bookmark and Share


La 7an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por senŝanceliĝe serĉi altkvalitan disvolviĝon kaj plibonigi la bonfarton de la popolo, kiam li aliĝis al diskuto dum la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco.


Partoprenante en diskuto kun reprezentantoj el la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke altkvalita disvolviĝo estas la ĝenerala postulo de ĉiuj kampoj de ekonomia kaj socia disvolviĝo.


Xi diris, ke tio ne nur estos la postulo de evoluintaj regionoj, sed ankaŭ estos la postulo, kiu bezonas efektivigon en ĉiuj regionoj. Li instigis al ĉiu regiono serĉi altkvalitan disvolviĝon surbaze de lokaj kondiĉoj.


Xi esprimis sian plenan agnoskon de la laboro de Qinghai dum la pasinta jaro kaj ĝia disvolviĝo dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano (2016-2020), instigante al la provinco plene kaj fidele efektivigi la novan evoluigan filozofion, teni la popolon kiel la centro kaj daŭrigi profundigon de reformo kaj malfermo.


Li emfazis klopodojn por plifortigi kampojn, kie troviĝas malfortaĵoj en la bonfarto de la popolo, senĉese kontentigi la bazajn vivbezonojn de la popolo kaj plibonigi la alireblecon kaj egalecon de bazaj publikaj servoj.


Xi petis lokajn aŭtoritatojn akceli kunordigitan disvolviĝon inter kamparoj kaj urboj, antaŭenigi kamparan vigliĝon en ĉiuj kampoj, plibonigi la bonfarton de la popolo kaj konstrui novan socialisman kamparon, kiu estu bela, prospera kaj harmonia.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments