El Popola Ĉinio>头条新闻>

Han Zheng: "patriotoj administrantaj Hongkongon" devas esti garantiita de perfekta sistemo

| 2021-03-07
Bookmark and Share

La 6-an de marto Han Zheng, vicĉefministro de Ĉinio, vizitis la membrojn el hongkonga kaj makaa rondoj, kiuj partoprenas en la 4-a sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), li ankaǔ partoprenis en grupa diskuto de la membroj.



Aǔskultinte la parolojn de la membroj, Han Zheng diris, ke en la pasinta jaro Hongkongo kaj Makao, forte subtenata de la centra registaro kaj gvidata de administraj ĉefoj kaj registaroj de la du regionoj, batalis kontraǔ la epidemio de KOVIM-19, stabile kreskigis la ekonomion kaj solvis problemojn de popola vivo, la ĝenerala situacio de la du regionoj estas stabilaj, kaj tia atingo alvenis danke al strebado. Ĉi-jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso faros decidon pri perfektigo de elektado en Hongkongo, tio estas alia grava ago de la centra registaro sekvante ĝian perfektigon de hongkong-aj leĝoj kaj politika sistemo. Estas necese firme sekvi la politikojn de "unu lando, du sistemoj", "patriotoj administrantaj Hongkongon" kaj altnivela aŭtonomeco, por ke la elektado de Hongkongo akordu al la reala situacio de la loko, prezentu la interesojn de tuta socio kaj laǔleĝe garantiu la politikan partoprenecon de hongkonganoj. Ni devas persisti en la plenumo de "patriotoj administrantaj Hongkongon", ke hongkonga administrado restu en la manoj de patriotoj, kaj "patriotoj administrantaj Hongkongon" devas esti garantiita de perfekta sistemo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments