El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio plibonigos sistemojn kaj mekanismojn de Hongkongo koncernajn al efektivigo de konstitucio kaj baza leĝo

| 2021-03-05
Bookmark and Share


La 5-an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke en la jaro 2021 Ĉinio pli amplekse kaj precize efektivigos la principojn "unu lando, du sistemo", "regado de Hongkongo fare de hongkonganoj", kaj "regado de Makao fare de makaanoj" kaj la politikon de altgrada aŭtonomeco, plibonigos sistemojn kaj mekanismojn de la Hongkonga Speciala Administra Regiono koncerne al efektivigo de la konstitucio kaj la baza leĝo.


Li faris la rimarkojn dum sia raporto pri laboro de la registaro al la kvara sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso. Li emfazis la gravecon antaŭzorgi kaj malhelpi intervenon de eksteraj fortoj en internajn aferojn de Hongkongo kaj Makao kaj subteni la du specialajn administrajn regionojn en disvolvado de ekonomio, plibonigo de la popola vivo kaj konservado de prospero kaj stabileco.


(El ĈRI)

Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments