El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kontraŭepidemia kunlaboro protektas pli da homoj

| 2021-03-05
Bookmark and Share

Vespere de la 4-a de marto en Pekino okazis gazetara konferenco pri la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Por preventi kontraǔ KOVIM-19, la konferenco estis interrete kaj videe organizita.



En la konferenco Zhang Yesui, proparolanto de la kvara sesio de la 13-a TPK, diris, ke la ĉina registaro provizis kaj provizas senpagajn vakcinojn al pli ol 60 landoj. La ĉina registaro subtenas ĉinajn vakcin-firmaojn eksporti vakcinojn al tiuj landoj kiuj volas aĉeti ĉinajn vakcinojn. Nun pli ol 40 landoj jam importis aǔ pritraktas la importon, kaj plejparto el ili estas disvolviĝantaj landoj. La internacia kunlaboro fare de Ĉinio kontraǔ KOVIM-19 ne celas geopolitikan profiton, nek aldonas al la kunlaboro politikajn kondiĉojn. Ĉinio celas nur protekti la vivon kaj sanon de pli da homoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments