El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du sesioj ekzamenos planon de Ĉinio por venontaj kvin ĝis dek kvin jaroj

| 2021-03-05
Bookmark and Share


Ĉi-jaraj du sesioj vekas pli da atentoj enlande kaj eksterlande, ĉar leĝdonantoj ekzamenos la blukopion por disvolvado de Ĉinio en la venontaj kvin ĝis dek kvin jaroj -- projekto de la skizo por la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) kaj longtempajn celojn ĝis la jaro 2035.


"Ĉi-jaraj du sesioj ne nur servas al ĉi-jara laboro, sed ankaŭ al la celoj difinitaj en la 14-a Kvinjara Plano. Ni devas plenumi la grandan mision de nia epoko," diris Bai Chongen, membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĉefo de la Lernejo de Ekonomiko kaj Administrado sub la Universitato Tsinghua.


La projekto de la skizo estos multe atentita pro ĝiaj ampleksaj kaj celitaj rimedoj, kaj tiuj rimedoj eĥos la novan disvolvan filozofion de Ĉinio, diris Xin Ming, profesoro el la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ.


Observantoj diris, ke la 14-a Kvinjara Plano plu klarigos, kiel Ĉinio efektivigos la strategion de duobla cirkulado (cirkulado en Ĉinio kaj eksterlande) kaj atingos altkvalitan disvolvadon. Ili rimarkigis, ke liberigi enlandajn postulojn estas grava punkto por instigi kreskon de Ĉinio, tamen la nova disvolva modelo ne signifas, ke Ĉinio malantaŭen iros sur sia malferma vojo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments