【E-radio】Ĉinio donis medalojn al modelaj kontraŭmalriĉecaj batalantoj

| 2021-03-05
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Lunaj specimenoj eksponotaj al la publiko


– Packonservantoj en Libano ekzercis pri urĝsavado de infektitoj de KOVIM-19


– Antikva salejo daŭre funkcias per tradicia metodo


– Ĉinio donis medalojn al modelaj kontraŭmalriĉecaj batalantoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Lunaj specimenoj eksponotaj al la publiko


La 22-an de februaro parto de la lunaj specimenoj alportitaj de la sondilo Chang'e-5 estis transportita al la Nacia Muzeo de Ĉinio. Nun oni preparas ekspozicion pri la specimenoj, kiu estos malfermita al la publiko. La lunsondilo alportis al la Tero entute 1 731 gramojn da luna grundo, kiu enhavas mineralojn, rokajn fragmentojn kaj vitrajn partiklojn.


– Packonservantoj en Libano ekzercis pri urĝsavado de infektitoj de KOVIM-19


En la 23-a de februaro, sub la aranĝo de Unuiĝintaj Nacioj, packonservaj taĉmentoj en Libano ekzercis pri medicina urĝa savado, kiu temis pri urĝa transporto de grave malsana infektito de KOVIM-19 al hospitalo. Kunlaboris la ĉina medicina taĉmento, franca aer-sava taĉmento, itala helikoptera taĉmento kaj brazila surterserva taĉmento. Tio estis la unua fojo, ke taĉmentoj de UN kune faris tian ekzercon.


– Antikva salejo daŭre funkcias per tradicia metodo


Antikva salejo en Markam-gubernio sub la Tibeta Aǔtonoma Regiono de Ĉinio havas 1 300-jaran historion kaj ankoraŭ minas salon laŭ tradicia metodo: la salejo troviĝas sur montdeklivoj ĉe Lancang-rivero, sube estas multaj lignaj kolonoj, sur la kolonoj estas premita kaj platigita koto kun tralasiveco. Lokanoj verŝas salan akvon el ĉirkaǔaj salputoj, kaj kolektas salon post sunumo kaj ventumo.


– Ĉinio donis medalojn al modelaj kontraŭmalriĉecaj batalantoj


La 25an de februaro en la Granda Popola Halo de Pekino okazis kunveno por marki la atingojn de la lando pri forigo de malriĉeco kaj laŭdi la modelojn pri tia agado. Ĉina prezidanto Xi Jinping donis medalojn al modelaj agantoj por malriĉec-reduktado en Ĉinio, inter ili la esperantisto Zhao Guangzhou. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), Xi Jinping klarigas, ke por forigi malriĉecon en Ĉinio estis necesa ampleksa kunlaboro inter registaro kaj socio, kun vasta partopreno de la popolo kaj projektoj sponsoritaj de la registaro.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments