Jinze-urbeto, trankvila loko apud metropolo

| 2021-03-05
Bookmark and Share

Kiam oni aŭdas la nomon Ŝanhajo, venas al la kapo bildon de urbego plena de ĉielskrapantoj, veturiloj kaj homoj en hasto. Sed post mallonga ŝoforado, proksime al la bordo de Ŝanhajo kun la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang, la urba pejzaĝo estas tre malsama kaj oni ne sin sentas proksime al urbego.


DSC_0313.jpg

Pejzaĝo de Jinze-urbeto


Tie troviĝas la urbeto Jinze, kun historio de pli ol 1 300 jaroj. Ĝi estas la nura urbeto de Ŝanhajo kiu havas limon kun la provincoj Zhejiang kaj Jiangsu. Jinze estas bonega loko por ripozi kaj sperti la tradician ĉinan kulturon. Dum la ŝanhaja urbocentro kreas en ni la senton, ke la tempo pasas tre rapide, kaj en Jinze la trankvileco kaj la bone prezervita arkitekturo antaŭ longa tempo kreas la ideon, ke tie la tempo haltis.


Tra la urbeto fluas Jinze-rivero, kiu kreas, kune kun la fasadoj de la apudaj domoj, pejzaĝon similan al tiu de la kanaloj de Suzhou, sed kun malpli da turistoj. Cetere Suzhou ne estas fore de tie, do estas kompreneblaj la similaĵoj.


DSC_0295.jpg

La ponto Puqing


Tie ankaŭ abundas pontoj, kaj la unua atingita de mi estis la ponto Puqing, antaŭe konata kiel Bianshui Hongqiao. Tiu ponto estas imitaĵo de alia, originale konstruita en la urbo Bianjing de la dinastio Norda Song antaŭ pli ol mil jaroj, kiu famiĝis pro tio, ke ĝi aperas sur la fama pentraĵo Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo, pentrita de Zhang Zeduan. En 1999, teamo de usona televidkanalo venis al Ĉinio por fari televidprogramon pri konstruado de la originala ponto Bianshui Hongqiao, kaj tiam la ponto Puqing estis konstruita en la urbeto kaj fariĝis turismejo.


Sed ne ĉiuj pontoj en la urbeto estas novaj. Male, la originalaj antikvaj pontoj de pluraj dinastioj de Ĉinio estas apartaj allogaĵoj de tiu urbeto, ĉiu kun siaj propraj trajtoj kaj aparta beleco. Post transiri la ponton Puqing, mi enboatiĝis en la apuda haveno. Mia eta promeno per boato trairis kvar antikvajn pontojn, dum ĉiĉerono klarigis al mi la nomon de ĉiu el ili kaj en kiu dinastio ĝi estis konstruita. Tiuj pontoj estas daŭre uzataj en la nuna epoko.


DSC_0344.jpg

Ponto konstruita en Yuan-dinastio antaŭ 800 jaroj


Alia rimarko mia estas la domoj: kvankam ili estas pentritaj, muroj blankaj kaj tegmentoj nigraj, brikoj de kelkaj muroj estas eksponataj kaj rivelas markojn de sinsekvaj reformoj, realigitaj en malsamaj epokoj kaj laŭ malsamaj teknikoj. La historio de tiuj domoj estas registrita sur iliaj muroj.


La Esplorcentro de Er Dongqiang pri Jiangnan-kulturo estas alia allogaĵo de la vilaĝo. Er Dongqiang estas konata fotisto kaj ĵurnalisto de Ĉinio, kiu pli ol 20 jarojn sin dediĉis al la esplorado pri la kulturo de la regiono sude de Jangzio, kaj el lia esplorado, kiu inkluzivas esplorojn kaj dokumenton pri ŝanĝoj de la loka kulturo laŭ tempopaso kaj registrado de rakontoj kaj rememoroj de vilaĝanoj, naskiĝis tiu centro, kiu konservas kaj subtenas esplorojn pri la tradicia loka kulturo.


DSC_0278.jpg

Kaligrafaĵo eksponata en la Esplorcentro de Er Dongqiang pri Jiangnan-kulturo


Sekva parto de mia vizito estis aparte interesa: Jinze-a Artocentro estas kreita por konservi tradiciajn metiartojn kaj vivstilon. Tie oni povas sperti tradiciajn ludojn de lokanoj, ekzemple Touhu (ludo, permane ĵeti sagon en maldikan vertikalan truon), kaj lerni pri la antikvaj domoj, loka kulturoj kaj metiartaĵoj.


Aparte bela estas la Yueqing-dekoraciita Drakboato, belega drakboateto konstruita laŭ la strukturo de tradiciaj fiŝkaptaj boatoj kaj ornamita de belega dekoracio. La tekniko pri konstruado de tiuj drakoj estas tradicio de pli ol 400 jaroj, kaj la tekniko estis agnoskita kiel la nacia nemateria kultura heredaĵo. Sur la drako troviĝas ornamaĵoj ne nur belaj, sed ankaŭ delikataj kaj plenaj de detaloj. Nun ekzistas boatoj kun lampoj kaj mekanismoj kiu movigas la plurajn pupojn skulptitajn sur ĝi.


DSC_0356.jpg

Yueqing-dekoraciita drako 


En la artocentro oni produktas indigon el lokaj indigujoj por uzi kiel tinkturo. Produktado de indigo kaj metiartaĵoj fariĝis aldona enspezfonto por lokanoj kaj kontribuas por heredigi tiujn tradiciojn.


Jinze-urbeto ankaŭ havas eksponejon, kie oni povas viziti du ekspoziciojn, la unua temas pri plisitaj jupoj kaj montras la belecon de tradiciaj ĉinaj vestaĵoj, kaj la dua temas pri lakaĵoj kaj la vivstilo de lokaj kleruloj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments