Inaǔguriĝis la kvara sesio de la 13-a TPK
Antaǔtagmeze de la 5-a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino inaǔguriĝis la kvara sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon kune kun proksimume 3 000 TPK-reprezentantoj el la tuta lando.
La jaro 2021 markas la unuan jaron de la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025), kiu inaǔguras la novan stadion de ĉiuflanka konstruado de moderna socialisma lando. Laŭ tagordo, la reprezentantoj revizios la projektojn de la plano pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj la longperiodaj celoj antaŭ la jaro 2035 por konfirmi direkton kaj vojon de ĝia disvolviĝo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat