El Popola Ĉinio>头条新闻>

Validiĝis Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj EU

| 2021-03-04
Bookmark and Share


La 1an de marto oficiale validiĝis la Interkonsento pri Geografiaj Indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU).


Geografia indiko (GI) estas etikedo uzata por identigi la geografian originon de produkto, kaj ĝi estas grava tipo de intelekta proprieto. Post validiĝo de la interkonsento, la unuaj cent ĉinaj GI-oj estos laŭleĝe protektitaj en EU, kaj la duaj 175 ĉinaj GI-oj akiros protekton ene de kvar jaroj.


Posedantoj de GI-oj en EU pli facile eksportos produktojn al Ĉinio, kaj ĉinaj konsumantoj manĝos aŭ uzos pli da bonkvalitaj produktoj el EU.


Validiĝo de la interkonsento favoros konsumantojn kaj firmaojn de la du flankoj kaj akcelos la komercan kunlaboron inter la du flankoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments