Legeblas "ŝlositaj" leteroj de Renesanco
Antaŭ grandskala produktado de kovertoj en la 1830-aj jaroj, por certigi la sekurecon de informoj, plej multaj leteroj estis komplekse falditaj, kaj ĉi tiu metodo estis nomita "leterŝlosado". Estis miloj da metodoj por faldi la leterojn en sekurajn kovertojn. Oni povis legi la enhavojn de tiuj leteroj nur post ilin tranĉi, sed tio difektas la historiajn materialojn.
Lastatempa la internacia akademia revuo Nature Communication montras, ke per ia tekniko esploristoj nun povas legi la ŝlositajn leterojn de Renesanco sen tranĉi ilin.
La esplorteamo unue skanis ĉi tiujn leterojn per tomografio por havi tridimensian rekonstruon kaj poste identigis kaj distingis ĉiujn tavolojn de la "ŝlositaj" leteroj. Pro la kontrasto de inko kaj papero, montriĝas enhavoj de la leteroj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat